Parlamenta sesio en Svislando, ne en Italio

HeKo 811 7-C, 8 maj 23

Konsultinte la Senatajn grupestrojn kaj la Kapitulon, la Vickonsulo “ad acta” modifas la daton kaj lokon de la ĉi-jara Parlamenta sesio, kiu estos kunvokita al Ĉaŭdefono/Loklo por sabato 29 julio 2023, tuj post la fermo de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), anstataŭ apud Torino kvar tagojn poste. Deko da diversaj kialoj klarigas tiun ŝanĝon.

La kvestoro estas aparte je dispono de la tre malmultaj (fakte nur unu) Civitaj parlamentanoj veturontaj al la Universala Kongreso, por klarigi kiel eblas de Ĝenevo facile kaj komforte atingi Torinon samtage, kaj tiel partopreni en la tuta UK.

La tagordoj de la Senato kaj de la Forumo estos baldaŭ afiŝitaj, post la Kapitula kunsido kunvokita je 24 majo 2023 en Budapeŝto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.