Parlamento kunvokita al Budapeŝto en majo

HeKo 822 8-C, 11 okt 23

Konsultinte la senatajn grupestrinojn, la Konsulo kunvokis la lastan sesion de la Parlamento dum la nuna mandato (finota en decembro 2024) al Budapeŝto por la pentekosta lundo, 20 majo 2024, koincide kun la 6a Danuba Esperanto-Rendevuo, organizata de la paktinta establo Fajszi Amika Rondo.

La parlamenta sesio disvolviĝos en vasta salono de la sama palaco kie situas la nova sidejo de la Orienta Legacio, oficiale inaŭgurota. La tagordoj de la Senato kaj de la Forumo estos komunikitaj komence de la nova jaro. Certe la Forumo traktos interalie proponon de direktivo kontraŭ seksa molestado dum esperanto-kongresoj, precipe tiuj de TEJO kaj de ILEI.

La geparlamentanoj bezonantaj vojaĝan aŭ loĝigan helpon por partopreni bonvolu sin turni al la kvestoro.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.