Paseo sen pasivo

HeKo 329 8-A, 8 maj 07

“Ili restas la homoj de l” paseo, sed ne plu la homoj de l” pasivo – eble”. Tiel lingve sprita membro de UEA komentis la informon, ke la gvidantoj de lia asocio sukcesos limigi je nur kelkcento da eŭroj la deficiton 2006, kaj eĉ proponos buĝeton 2008 sen deficito – unuafoje post multaj jaroj.

Ĝis nun al la Komitato de UEA estis submetata ĉiujare negativa spezkalkulo, kiun kompensis la ronĝo el la kapitalo. Pri tia situacio plej akre protestadis eksestrarano Gian Carlo Fighiera, pri kiu la ĝenerala direktoro Osmo Buller konstatis ke “kun li ne eblas diskuti”.

“Ĉu la ekzemplo de la preskaŭ bankrotinta SAT subite vekis ilin?” sin demandas alia UEA-ano. Nu, kiel ajn, la prognozo estas ĝojiga, des pli se ĝin konfirmos definitivaj kalkuloj, en 2007 kaj 2008.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.