PEN-kunveno pri tradukarto en Girona

HeKo 560 9-B, 26 jun 14

Dek sep literaturoj estas reprezentataj en la konferenco de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, okazanta en Ĝirono (Katalunio). Ili estas la esperanta, eŭska, finna, franca, hungara, japana, kataluna, kebeka, kosova, kurda, portugala, romanda, slovena, sud-afrika, svisitala, tibeta, ujgura.

La konferenco enfokusiĝas al tri temoj, kun respektivaj forumoj: “Tradukado kiel radikala kaj fundamenta sperto” (prezidas Josep Maria Terricabras); “Kreiva lingvo: ĉu literatura lingvo havas ankaŭ kreivan povon?” (prezidas Franca Tiberto); “Novaj teknologioj: kiujn eblojn ili malfermas por literatura kreado? ĉu ili estas nur rimedo por verki pli facile?” (prezidas Simona Ŝkrabec).

La diskuto en la unua forumo drivis al la demando pri fideleco kaj miskompreno. Sen. Giorgio Silfer alparolis la publikon stirante la atenton al la fakto ke, en literatura tradukado, la fideleco al la formo ne gravas malpli ol tiu al la enhavo. Li menciis la tradukon de “Hamleto” al esperanto, kun la polemiko inter Newell kaj Rossetti, kiu imputis la unuan pro superflua peno, tial ke “Hamleto” estis jam plej bone tradukita de Zamenhof mem. Newell replikis ke “certe Zamenhof plej bone esperantigis Ŝekspiron, sed Newell strebas ŝekspirigi esperanton”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.