Pli ol 50% partoprenis en la elektoj

HeKo 318 3-C, 15 dec 06

En naŭ urboj estas okazanta la skrutinio por la Senato de la Esperanta Civito: Angulemo, Buĵumburo, Ĉaŭdefono, Karakaso, Lomeo, Milano, Razgrado, Roterdamo, Varsovio.

Laŭ la indikoj alfluantaj el la unuaj tri balotejoj finintaj la skrutinion, pli ol 54% de la voĉrajtaj enskribitoj partoprenis en la elektoj: por Esperantio (sed ne nur) temas pri alta procento.

La unuaj rezultoj estas tre pozitivaj por la Verda Listo, kiu ŝajnas gajni du trionojn de la voĉoj. La Blanka siavice superas 20%, kaj konfirmas sin kiel la gravan opozician grupon. La Ruĝa Listo momente atingis nur 5%. Ĉiuj listoj certe elektos proprajn senatanojn. Detaloj sekvos.

[HeKo 218 3-C,  15 dec 06)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.