Plia apartamento administrata de Pro Esperanto

HeKo 717 5-C, 6 sep 19

Hodiaŭ estis subskribita ĉe notario la akto per kiu, danke al mecenatoj, Feminisma Esperanta Movado akiras la posedon de apartamento kies proprieto restas ĉe LF-koop. La apartamento estos administrata de Fondumo Pro Esperanto, kiel aliaj en Ĉaŭdefono

Per tio la kapitalo de la Civita konsorcio, en nemoveblaĵoj, kreskas je 180.000 svisaj frankoj, parte ligitaj de hipoteka prunto, kun jara interezo sub unu procento.

Post la morto de la mecenatoj FEM transprenos la plusojn kaj minusojn de la nemoveblaĵoj, kadre de LF-koop, kies kolektiva membro FEM estas. Unu plia aliĝinto al la Pakto havas finance garantiitan estontecon.

Nuntempe la prezidanto de LF-koop estas sen. Marie-France Conde Rey kaj la prezidanto de FEM estas c-ino Agneta Emanuelsson.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.