Pozitiva jaro por Esperanta PEN-Centro

HeKo 742 6-B, 25 aŭg 20

Kvankam la pandemio blokis la aktivecon de PEN Internacia dum 2020, kaj perturbis la akuratecon de niaj literaturaj kafejoj en Budapeŝto (ili restartos la 1an de oktobro), la nuna jaro estis finance pozitiva por Esperanta PEN-Centro, kiu praktike duobligis siajn enspezojn.

Fakte al la kotizaro (sume okcento da svisaj frankoj, parte pagendaj al la londona centralo) jam aldoniĝis sama kvanto da mono, pro ekstraj iniciatoj: la lingva kaj stila kontrolo de du verkoj — Unesko-eldonaĵo (komisiito: c-ano Carlo Minnaja) kaj la francigo de “Vojaĝo al Kazohinio” de Sándor Szathmári (komisiito: c-ino Marie-France Conde Rey).

Certe tio ne estas granda kapitalo, sed la Esperanta PEN posedas (tra la proprieto de LF-koop) ankaŭ apartamenton en Svislando, kiu garantios plurajn milojn da frankoj jare, post la morto de la koncerna mecenato. Ĉi tiu bona ŝanco eblas danke al la aliĝo al la Pakto por la Esperanta Civito.

Krome multiĝas la tradukoj de la broŝuro “Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo”: post la hispana kaj la franca, jen pretas la sveda. Pozitiva estas ankaŭ la rolo de nia Centro en la granda PEN-familio: niaj vidpunktoj estas influaj, precipe en la komitatoj pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj, kaj de Verkistoj por Paco.

Fine sed ne fone, la Esperanta PEN estas regule petata de la Sveda Akademio kandidatigi verkiston por la literatura Nobelo. Post interna decido kaj referendumo ĉe la abonantaro de “Literatura Foiro” (nia organo, kiu atingas ankaŭ ĉiun aktivan PEN-centron) nia kandidato estas c-ano Giorgio Silfer, la plej valora el niaj vivantaj dramverkistoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.