Pozitive la Esperantologia Fakultato

HeKo 365 6-B, 13 aug 08

Dek personoj el kvin landoj (denaskaj lingvoj: esperanta, franca, germana, hispana, hungara, itala, pola) partoprenas en la du sesioj de la Esperantologia Fakultato, organizita de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 7-11 kaj 13-17 aŭgusto 2008. La kursoj pritraktas la esperanto-literaturon kaj la historion de Esperantio: lekcias gesenatanoj d-ino Perla Martinelli, d-ro Giorgio Silfer, prof. d-ro hab. Walter Zelazny.

Apud la fundamentaj partoj, la monografiaj okupiĝas pri “La infana raso” de William Auld; La UEA de Hodler kaj Privat; la konceptoj de aparteno, inkludo kaj identeco; la lingvotestado laŭ KEFR. Aparte interesaj estis la esploro kaj diskuto pri la zamenhofa mondpercepto: interalie, kongrue kun lia cenzurita strofo “Hebreoj, kristanoj kaj mahometanoj / ni ĉiuj de Di” estas filoj”, la analizataj tekstoj demonstras ĉe Zamenhof aliĝon al fono komuna inter izraelidoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; la opozicio laòs-ethné, analogie al ummah-kufr, trovas disvolvon en la hilelismo-homaranismo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.