Pretas la programo de la beletra EIE-katedro

HeKo 764 1-B, 19 maj 21

En la planata Esplora Instituto de Esperantologio post la katedro pri metodiko de la esperanto-instruado, ankaŭ la katedro pri beletro havas programon, ekzamenotan kaj aprobotan fare de la Komitato de Kultura Centro Esperantista.

Post rememorigo pri la diskutoj en februaro la komisiitoj konfirmis la kvar elektitajn kursojn, el kiuj nur unu (historio de la esperanta literaturo) daŭrus tri semestrojn; la ceteraj po unu: historio de la esperantaj teatro, muziko, kino / literatura kritiko / kompara literaturo. Estis listigitaj la studendaj libroj, el kiuj la plej grava estas “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer.

Okazis diskuto pri la kuplo de la kursoj pri tradukado de KCE al EIE. El tio reliefis la diferencoj: EIE postulas abiturientan diplomon por aliĝi, devigas al plursemajna studado en virtualo, kreas akademian klason kiu ĉesas post la trijara kursaro; la tradukaj kursoj ne postulas abiturientan diplomon, zorgas pri formado pli ol esperantologia klerigo, flegas konstantan nukleon da tradukemuloj kiuj kuniĝas dum semajno jare, fizike. La demandon oni tamen submetos al la kurso pri beletra tradukado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.