HeKo 485 4-B, 15 jun 11
La Esperantista Krea Renkontiĝo “Abritus” — EKRA en Razgrado (Bulgario), 10-12 junio 2011 estis la lasta por la ĝisnuna ĉeforganizantino, sen. Ivaniĉka Maĝarova, kiu transdonis la prezidon de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kriĉev” al reprezentantino de pli juna generacio, c-ino Dimitrinka Kateva.
Kadre de la aranĝo, en ĉeesto de lokaj esperantistoj kaj gastoj el la tuta lando, estis prezentitaj du novaj libroj: “Nuancoj” de Ljubka Stojanova kaj “Rudimentaj momentoj” de Lilia Nikolova. Koncertis la kanta grupo Sopiro. Estis anoncitaj la rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA-2011, sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”.
La loka gazetaro vaste reeĥis pri ĉi tiu aktivado de la esperantistaro en Razgrado.