Prezidinto elsalutas resumante la staton de TEJO

HeKo 845 7-A, 10 sep 24

Tyron Surmon ĵus lasis la estraron de la Junulara post du jaroj kaj duono, unue kiel ordinara estrarano, due kiel vicprezidanto, fine kiel prezidanto. Jen kiel li resumas sian sperton, en “elsaluto” al la Komitato:

Eble TEJO ĝenerale krizemas, sed verŝajne mi membris en la Estraro dum pli ol kutime kriza epoko. La ombro de financa krizo regis ekde mia aliĝo al la Estraro en marto 2022 kaj ne plene malaperis ĝis aprilo ĉi-jare, kio forte limigis niajn ambiciojn dum longa tempo kaj okupis grandan mensan spacon. Aldone la daŭranta kontrakto pri AKSO, memorganizado de IJK 2023 kaj malfruego de “Kontakto” [redaktoro Pawel Fischer-Kotowski] eĉ pli malhelpis. Tamen mi forte kredas ke mi — kaj miaj kolegoj — lasis TEJOn en pli bona stato nun ol kiel mi komencis.

Multaj atingoj de TEJO en la lastaj jaroj mi persone malmulte tuŝis (kiel Esperanto Senlime aŭ sukcesa IJK en Litovio). Sed mi ja fieras pri kelkaj el miaj personaj kontribuoj dum tiu tempo:

  • La ordigado de nia arĥivo kaj skanado de ĉiuj numeroj de “Kontakto” kaj “TEJO Tutmonde”.
  • Retoso kiel ĉeforganizanto unufoje kaj vicĉeforganizanto dufoje.
  • Dungo de nova redaktoro kaj grafikisto por “Kontakto”.
  • Sukcese konkludis la AKSO-kontrakton kun UEA kaj ricevis la lastan pagon de 30.000 EUR (kiu multe helpis niajn severajn kasfluajn problemojn pli frue ĉi-jare).
  • Dungo de Ĝenerala Direktoro. Estas granda paŝo por liberigi estraranojn por aliaj taskoj kaj Manuela [Burghelea] ĝis nun faris tre bonan laboron.
  • Kontraŭo pri 5-oficista buĝeto por 2024. Estintus tre malbona financa kaj organiza decido por TEJO kaj mi ĝojas ke finfine la Komitato konsentis.
  • Kontraktigo de Kongresa Kunlaboranto por IJK 2025. Mi devis forte batali por tio ene de la Estraro kaj vere estis elĉerpige. Sed mi ĝojas ke finfine okazis, kaj mi dubas ke Indonezia IJK povontus okazi sen tio.
  • …ĝenerale la fakto ke ni sukcese plenumis la ĉefajn celojn kiujn ni metis en nian Realigplanon komence de la mandato.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.