Pri bakŝiŝoj cirkulero al la kreskanta Civita stabo

HeKo 750 7-C, 21 dec 20

En hodiaŭa cirkulero al la stabanoj kun deĵora ofico en unu el la infrastrukturoj de la Esperanta Civito (la du, baldaŭ tri, Esperanto-Domoj kaj la tri, baldaŭ kvar, legacioj), la vickonsulo pri financoj enfokusigis specifan aplikon de la dekreto Karibe pri stabanoj.

“Konforme al la dekreto Karibe, eblas ke stabanoj de la Esperanta Civito administras monsumojn aŭ aliajn rimedojn. Specifa kazo estas tiu de bakŝiŝo, nome trinkmono por danki ricevitan komplezon. Ĉi tiu cirkulero precizigas la konduton tiurilate”: tiel ekas la cirkulero, kiu (post mencio pri Lex Anatolia rilate donacojn) emfazas ke “la Esperanta Civito malfavoras bakŝiŝan kutimon”.

Post diversaj konsideroj kaj precizigoj, ankaŭ en respekto al interkulturaj demandoj, la cirkulero konkludas: “El administra vidpunkto gravas, ke oni neniam konsideru propra la monon donacotan, sed apartenanta al la esperanta popolo, kaj oni ne konsideru sin facile kiel plenrajtan pri la dono de bakŝiŝo: ĉiam estas la risko mem redoni”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.