Prof. Astori gastos en la dua Interlingvistika Seminario

HeKo 719 5-B, 9 okt 19

Prof. Davide Astori el la universitato de Parmo estos la ĉefa gasto de la dua itala Interlingvistika Seminario, planata ĉe lernejo LEST en Salò por sabato la 23a de majo 2020, pri la ĉeftemo Lingue segrete e segreti degli alfabeti.

Prof. Astori prelegos matene pri sekretaj (plan)lingvoj kaj posttagmeze pri Enkonduko al la mistiko de la hebrea alfabeto. La studan tagon fermos c-ano Giorgio Silfer, per prelego pri Kriptaj aspektoj de esperanto.

Kun la apogo kaj la aŭspicio de Itala Interlingvistika Centro, la itallingvan seminarion organizas c-ino Lorena Bellotti. Pliaj informoj en https://www.lestgroup.com/1-seminario-di-interlinguistica/

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.