Progresoj en la reta informado kadre de la Pakto

HeKo 839 1-C, 23 jun 24

Preparate de Alessio Giordano laŭ origina projekto de societo Tramontána (posedata de Gábor Deák Jahn) en Budapeŝto, la 1an de julio 2024 ekfunkcios la nova retejo de la Esperanta Civito. Ĝi transprenos la tutan enhavon de la nuna, sed aldonos gravan servon, kiel la eblecon rekte mendi varojn produktitajn aŭ aliĝi al eventoj organizitaj de paktintaj establoj.

La nova esperantio.net interaktivos kun la jam ekzistanta literaturafoiro.com, kiun c-ano Rubeno Fernandez (vickonsulo pri bibliotekoj kaj arkivoj) difinis “vere bonega kaj utila modelo”. La laŭdita retejo estas la oficiala de LF-koop: ĝi entenas informojn pri ĉiuj numeroj de la multaj periodaĵoj de LF-koop, sed ankaŭ tre interesan fakon “La raŭma vojo”, kun dokumentoj kaj artikoloj esencaj por kompreni la raŭmismon, kiu ja ne estas nur la Manifesto de Raŭmo.

La gravaj novaĵoj en la virtualo situas en la kadro de la arĝenta jubileo de la Pakto por la Esperanta Civito, por kiu engaĝis sin la Kapitulo. Influas ankaŭ la festo pro la centa jarkolekto de “Heroldo de Esperanto”. Okaze de la arĝenta jubileo aperis ankaŭ la informa bildromaneto “Esperantio vivas”, de Nicolas Vanof kaj Tihomir Lovriĉ, kiu renkontas pli kaj pli da aprezo ĉe tiuj kiuj volas objektive informiĝi pri la nova Esperantio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.