Raŭmisma strategio rilate eŭropajn instituciojn

HeKo 632 6-C, 31 jan 17

Plena salono, kun geaŭskultantoj venintaj eĉ el Venecilando kaj Sicilio, sekvis hieraŭ la esperantlingvan prelegon de prof. Giorgio Silfer, en la sidejo de la Esperanto-Grupo “Luigi Minnaja” en Romo, pri la sekvoj de la brita secesio al la lingva reĝimo en Eŭropa Unio.

La Vickonsulo de la Esperanta Civito kaptis la okazon ne nur por fari la punkton pri la situacio rilate la britan secesion, sed ankaŭ por diskuti pri la raŭmisma strategio rilate eŭropajn instituciojn, precipe en postaj individuaj interparoloj kun diversaj aktivuloj. Unu el ili okazis ĉe Esperanto-Radikala Asocio kun ties ĝenerala sekretario, ark. Giorgio Pagano.

La sukcesa vespero ĉe la roma grupo, prezidata de s-ro Giorgio Denti, pruvas la aktualecon de la temo kaj stimulas al pliaj invitoj: la Esperanto-Grupo “Achille Tellini” ĵus interkonsentis kun la oratoro pri samtema prezento en Bolonjo, sabaton la 6an de majo 2017.

(HeKo 632 6-C, 31 jan 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.