Reeldonita la lernolibro por hispanlingvanoj

HeKo 361 9-B, 18 jul 08

Subtene al la disvastigo de esperanto en Meksiko, la Esperanta Civito stimulis sukcesan partnerecon inter du paktintaj establoj, por reeldoni en la nova mondo la faman lernolibron de Fernando de Diego por hispanlingvanoj.

La tria eldono, tute renovigita grafike kaj senigita je preseraroj, ĵus aperis en Meksikurbo, danke al kunlaboro inter Meksika Esperanto-Federacio (prezidita de c-ano Luís Raudón Uribe), loka eldonejo en rilatoj kun PEN Internacia kaj Kooperativo de Literatura Foiro, la legitima posedanto de la kopirajtoj, pagitaj antaŭ dek du jaroj per tintanta mono al s-ro Gian Carlo Fighiera en Torino. Vidu la kazon, la unua ekzemplero de la dua eldono estis bindita ĝuste en la tago kiam la posedinto de “Heroldo de Esperanto” subskribis la vendokontrakton (17 julio 1996).

En Meksiko “Nuevo curso de esperanto” de Fernando de Diego estas aĉetebla kontraŭ 190 pesoj. Meksikaj esperantistoj povas sin adresi rekte al c-ano Raudón en Akapulko. La libro estos mendebla ankaŭ tra ordinaraj meksikaj librovendejoj. Por mendoj ekster Meksiko, sin turni rekte al LF-koop, ankaŭ tra nia redakcio.

Ĉi tiu libro estas unu el la pluraj investoj en Meksiko, post la aliĝo de MEF al la Pakto. Aliaj estis la produktado de “La infana raso” (realigo de la definitiva mastra bendo, kun la deklamo de William Auld mem), la produktado de la arĝenta zamenhofa jubilea medalo, la esperantologia perkoresponda kurso kaj la Esperantologia Tago en Meksiko. Neniu internacia esperanto-organizo pli multe investis en Meksiko, ĝis nun.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.