Renkonto de la EIE-vicprezidanto kun EAF-gvidantoj

HeKo 914 5-B, 2 jul 26

Hodiaŭ en urbo Turku (Finnlando) okazis tre interesa renkonto de d-ro Giorgio Silfer, vicprezidanto de Esplora Instituto de Esperantologio, kaj d-ino Perla Martinelli, EIE-docento pri tradukarto, kun ges-roj Juha Metsäkallas kaj Tiina Oittinen, prezidanto respektive sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando.

La renkonto evoluis de agrabla babilado al koncize kompleta informo pri Skandinava Esperanto-Domo en Lesjoforso, al kies inaŭguro fine de junio 2027 ĉiu EAF-estrarano estos invitita. La finnaj gekolegoj esprimis fortan intereson pri la iniciato.

Iom antaŭe gec-anoj Martinelli kaj Silfer renkontis en insulo Alando, kie ŝi loĝas, la prezidintinon de EAF (komence de la nuna jarcento) kaj de kooperativo Esperanto Gården (malfondita en majo 2025), Anna Margareta Ritamäki-Sjöstrand. Okazis tre utila interŝanĝo de informoj kaj ideoj, krome vizito al interesaj infrastrukturoj, kiel la Parlamentejo de la Alanda Aŭtonomio.

La gecivitanoj restos en sud-okcidenta Finnlando ankoraŭ kelkajn tagojn, cele al privataj turismo kaj prospektorado pri investa projekto.

— EIE-Komitato
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.