Roterdameto 2025 similas al Roterdamo 1995

HeKo 864 8-A, 23 feb 24

Kiam Hans Bakker iĝis estrarano pri financoj de la Universala, li ekkonsciis pri la reala stato de la afero. Tial en 1995 li proponis maldungi duonon de la oficistaro. La tuta kolegaro en Roterdamo ribelis, minacante universalan eksiĝon. Tian bonan ŝancon la estraranoj ne kuraĝis kapti, kaj Bakker (kun aliaj) preferis ne rekandidatiĝi al estraro, dum la dungitoj restis ĝis la pensiiĝo.

Similan krizon ĵus spertis la Junulara. La premiso de tiu krizo, laŭ la aserto de la TEJO-prezidanto Michal Matúšov (KuboF), estis la jena:

La oficisto Carlos Pesquera Alonso rifuzis fari sian laboron, por kiu li estas pagata, kaj tiel blokis aliajn aktivulojn (ankaŭ plene volontulajn) fari sian laboron. Tiel li efektive akaparis rajtojn de Estraro por si mem, rompante Reglamenton. Sekve li (sen ajna klarigo) deklaris, ke la etoso en TEJO estas toksa, li ne pli toleros neelteneblan kondiĉadon kaj postulis ŝanĝon de etoso en TEJO, tute sen priskribo de postulata ŝanĝo. Kvankam pluraj ŝanĝoj estis tre baldaŭ faritaj, li ne ŝatis ilin kaj daŭre rifuzis klarigi kion li volas. Mi laboris por solvi la situacion tuj kiam ĝi aperis, sed Karlos grandparte rifuzis komuniki kun mi, kio ege malhelpis al solvo de la afero. Aliaj Estraranoj kaj oficistoj ankaŭ laboris por solvi la problemon. La kolego Michael [Vrazitulis, estrarano) deklaris, ke sufiĉe klaras kiun ŝanĝon Karlos postulas, sed Michael rifuzis priskribi ĝin. La kolego Ikvero [Igor Almeida, dua vicprezidanto] deklaris, ke li mem kaj ankaŭ Michael jam informis pri la afero, pri kiu Karlos rifuzis informi kaj kiu eksplodigis la situacion, sed nek Ikvero nek Michael sukcesis informi la Estraron pri ĝi. Tiel Karlos lasis nin efektive blindaj sed daŭre postulis, ke ni solvu la problemon pri kiu li plendas.

Ne estas publike konata la versio pri la faktoj fare de Pesquera, sed evidentas konflikto inter salajrata oficisto kaj nesalajrata estrarano. Rezulte de tiu konflikto, unu maldungiĝis kaj alia demisiis. 

Kompare kun Roterdamo 1995, Roterdameto 2025 diferencas pro la fakto ke la ceteraj oficistoj kaj volontuloj ne solidaris kontraŭ la estraro, dum parto de la estraro solidaris kun la oficisto, kaj proponis eksigi la prezidanton. 

Pri tiu propono ĵus okazis telematika baloto en la TEJO-Komitato: el 33 voĉrajtaj partoprenis 20 (kvorumo atingita); el tiuj dudek, sindetenis du, kontraŭis tri, poris dek kvin (plimulto atingita, sed ne plejmulto). La baloto tiel ratifas la elekton de nova prezidanto: la unua vicprezidinto Lucía Montserrat Fernández Barrera. Al ŝi la tasko rekonstrui serenan etoson kaj, precipe, ne perdi la subvenciojn el Eŭropa Unio (se ankoraŭ ili ekzistos).

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.