Samseksemuloj zorgemaj pro normoj en Togolando

HeKo 626 1-A, 10 dec 16

La normoj malfavoraj al samseksemuloj en afrikaj ŝtatoj vekas la zorgemon ĉe kelkaj TEJO-anoj, kiuj timas partopreni en la Internacia Junulara Kongreso, anoncita en Aneho (Togolando) por la dua semajno de aŭgusto 2017.

Brazilanoj klopodas organizi flugan karavanon, sed pluraj ne volas iri al Togolando ĉar ili timas denuncon pro sia seksa orientiĝo. Iuj timas areston, alia eĉ timas pri sia vivo en Togolando, kaze de partopreno en IJK. Kelkaj timas ankaŭ malpermeson eniri la kongresejon, ĉar ĝi estas romkatolika lernejo.

Nordafrikano konfirmas, ke la samseksaj rilatoj estas daŭre punataj per malliberejo, sed nur se oni elmontras sian inklinon. Tamen “indas mencii ke transgenruloj povus havi problemojn, ĉar ilia transgenreco estas kutime videbla fizike”, dum la gejeco apenaŭ, laŭ tiu nordafrika TEJO-ano.

En Togolando (same kiel en aliaj afrikaj landoj) ne mankas GLAT-asocioj. Ili estas eĉ tri, kiuj ĝis antaŭ nelonge konkurencis inter si, por ricevi eksterlandan monon. Ŝajnas ke nun ili kunlaboras.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.