Seminario pri homaranismo dum BET: kontribuoj

HeKo 648 8-C, 19 jun 17

Iniciatite de la Norda Legacio de la Esperanta Civito, seminario pri homaranismo gastos ĉe la 53aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Latvio per tri eminentaj kontribuoj. Ĝi disvolviĝos la 3an de julio 2017, omaĝe al la centa datreveno de la forpaso de Zamenhof, la homarano numero unu.

La ĉeftemo estas ne la homaranismo en si mem, sed ĝiaj kontaktoj kun aliaj religiaj fenomenoj. Enkonduke estos prezentita la skriba kontribuo de mag. François Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof: “Tri jardekoj da Zamenhofecaj esploradoj”. Sekvos la prelego de d-ino Perla Martinelli: “Edmond Privat: tra la homaranismo de Zamenhof ĝis la religia sinkretismo de Gandhi”.

Prof. Giorgio Silfer traktos du temojn: unue la rilatoj inter homaranismo kaj bahaismo, kie ĉarniran rolon ludis Lidja Zamenhof; due la rilatoj inter la tri mondialismoj indiĝene esperantaj: la homaranismo de Zamenhof, la sennaciismo de Lanti, la mondfederismo de Privat.

La Vickonsulo de la Esperanta Civito akceptis ankaŭ la inviton de la BET-organizantoj prelegi pri la brita secesio kaj ĝiaj sekvoj sur la lingva reĝimo en Eŭropa Unio.

(HeKo 648 8-C, 19 jun 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.