Simpozio pri Homaranismo: provizora programo

HeKo 383 2-B, 23 feb 09

Scienca Instituto Zamenhof kaj Kultura Centro Esperantista bonvenigas al la unua Simpozio pri Homaranismo, okazonta en Ĉaŭdefono (Svislando) 17-21 aŭgusto 2009. La simpozio artikiĝos en prelegoj, ronda tablo, fakaj vizitoj kaj filmoprezentoj.

Pluraj zamenhofologoj jam anoncis sian partoprenon, kaj interalie prelegos: Davide Astori (universitato de Parmo) pri “Homaranismo kaj ‘interna ideo’ inter la hebrea kaj framasona tradicioj”; François Degoul (prezidanto de SIZ) pri “Homaranismo 1914-1917”; Perla Martinelli (prezidanto de la Esperanta PEN) pri “Inter cionismo kaj homaranismo: Edmond Privat kaj la palestina demando”; Paolo Penacchio (fakulo pri politika historio) pri “Mazzini, Garibaldi kaj Zamenhof”; Giorgio Silfer (universitato de Torino) pri “De 1901 al 2001: la homaranismo de Zamenhof, la sennaciismo de Lanti, la spirita sinkretismo de Privat, la raŭmismo de la Esperanta Civito”; Walter Zelazny (universitato de Krakovo) pri “Verki biografion de la homarano numero unu”. Pliaj prelegoj estas komunikotaj.

Estas planataj vizito ĉe la sinagogo kaj vizito ĉe la framasona loghio en Ĉaŭdefono, kun la ĉeesto de la lokaj responsuloj. Estos prezentita la filmo “The Fixer” (L’homme de Kiev), 1967, pri la kondiĉoj de judoj en la cara Ruslando ĉirkaŭ 1910. Pliaj programeroj estas komunikotaj.

Por informoj kaj aliĝoj: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, tel. (41)32-9267407, kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)


 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.