La singapura iniciato instigi la civitanojn al ĉiutaga legado, kvankam ĝi povas unuavide aspekti kiel iom kurioza provo reenkonduki agadon per ekonomia stimulo meritas esti konsiderata malpli pro la rimedo elektita ol pro la politika kaj antropologia diagnozo kiun ĝi implicas: nome, ke en socio kie la atento fariĝis konkurenca resurso, la kapablo legi, sekvi argumenton, konservi memoron pri kio antaŭe estis legita ne plu povas esti konsiderata kiel spontanea kultura konduto. La konfucea bastiono en la nusantara arkipelago tion komprenis kaj alvenis al ia estonte juĝebla rimedo.
La afero certe ne koncernas la kvanton da legendaj libroj ĉiutage, sed la kondiĉojn mem de intelekta aŭtonomio de la individuoj. Jam Ernst Cassirer, priskribante la homon kiel animal symbolicum, montris ke la homa rilato al la mondo estas ĉiam kanaligita per lingvaj kaj konceptaj formoj; la ĉiam genia Walter Benjamin siavice vidis en la malapero de transdonebla sperto unu el la simptomoj de moderna malriĉiĝo, kiam informo anstataŭas rakonton kaj la tujeco de la novaĵo forpuŝas la pli malrapidan laboron de memoro.
En tiu perspektivo evidentiĝas la saĝo de la konstitucia principo de kleriĝo kaj klerigo en la Esperanta Civito. Ĝi esence postulas la agnoskon ke komunumo ekzistas politike nur tiom longe kiom ĝi kapablas produkti kaj transdoni la ilojn per kiuj siaj membroj povas kompreni la lingvon, la historion, la simbolojn kaj la konfliktojn. Sen tiu laboro de transdono, la komunumo ne nepre malaperas tuj, sed ĝi iom post iom ĉesas esti “historia subjekto” kaj fariĝas nura demografia aŭ administra restaĵo de si mem.
Gramsci, kiam li parolis pri kulturo kiel organizo de la propra memo kaj kiel akiro de konscio pri sia historia funkcio, komprenis ion esencan: kleriĝo ne estas akumulado de kulturaj objektoj, sed proceso per kiu individuo aŭ komunumo akiras la konceptajn rimedojn por sian estaĵon loki en la tempon. Same, la konservado de kulturo ne reprezentas muzeigon de tradicio, ĉar kulturo konservata nur kiel relikvo jam estas esence mortinta; ĝia vera konservado okazas dum tekstoj, ritoj, memoroj kaj intelektaj kategorioj daŭre kapablas influi la manieron en kiu kolektivo komprenas siajn eblecojn.