Solidareco de la Kapitulo al KCE

HeKo 651 9-C, 16 jul 17

La Kapitulo de la Esperanta Civito [sub la prezido de la Konsulo sen. Chamberline Nguefack Zedong] esprimas sian solidarecon al Kultura Centro Esperantista pro la kalumnioj, kiuj devigis la establon rifuzi al iuj la aliĝon al Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, okazonta ekde hodiaŭ en Svislando sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Inter la rifuzotoj situas du redaktoroj. Unu el ili, nomata Kalle Kniivilä, estas “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito ekde oktobro 2005. La alia, nomata Jorge Camacho, iĝas “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito ekde junio 2017.

Inkluzive de la supraj, de post la lanĉo de la Pakto por la Esperanta Civito (10 aŭgusto 1998) nur tri individuoj estis deklaritaj “persona non grata”.

Komentoj

C-ano Carlo Minnaja

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h11

Ĉu valoras mencii personojn kiuj tute hipoteze estus neallasitaj al JARTE, kiam neniu el ili proponis propran kontribuon? Tio ŝajnas al mi tute ekstertema esprimo pri redaktora malŝato al unu-du personoj (ĉu grave inter plurmiloj da esperantistoj?) kaj entute negativaĵo por JARTE, kiu meritus pozitivan prezenton. Proprajn personajn malŝatojn oni tenu por sia privateco kaj oni ne ilin esprimu en HeKo, kiu, kiel organode la Civito, reprezentas tutan kolektivon de pozitivaj agantoj.

Redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h11

La unuanimaj decidoj de la Asembleo de KCE antaŭe, de la Kapitulo poste, neniom dependis de propra persona malŝato.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.