Sukcesa kongreso en la aŭtenta Afriko

HeKo 588 7-A, 25 dec 15


Per la aprobo de kvar rezolucioj finiĝis hodiaŭ la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando. La hieraŭa tago estis aparte festa, kaj pro riĉa folkloro kaj pro regalo hejme de la vilaĝestro.

Al la sukceso de aŭtenta kongreso en la aŭtenta Afriko kontribuis ankaŭ ekskursoj tra diversaj vilaĝoj, sur la spuroj de la togolanda historio, kaj la ĝenerale tre bona etoso.

Per la aprobitaj rezolucioj fortiĝas la gvida rolo de UETA, laŭ organiza vidpunkto. Sed ankaŭ laŭ politika, pro la kongresa ratifo de la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, kiu ĝis nun engaĝis nur siajn subskribintojn: nun ĝi engaĝas ankaŭ UETAn kiel kolektivon.

En la momento de la ratifo c-ano Koffi Gbeglo memorigis la laŭdon de Claude Piron pri tiu deklaracio. La deklaracio profiligas ankaŭ la strategion de la Esperanta Civito por Afriko.

Morgaŭ ekos la landa kongreso, kiun la Vickonsulo ne partoprenos pro koincido kun aliaj engaĝoj en alia regiono.
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.