Survoje al dua senkongresa jaro

HeKo 754 9-B, 16 feb 21

Esperantio survojas al dua senkongresa jaro. Kvankam neniu oficiala decido estas alprenita, apenaŭ estas ŝanco ke ĉi-somere okazos kongresoj en Belfasto (Universala), Kievo (Junulara) kaj Bjelostoko (Sennacieca). Certe virtualaj surogatoj estos muntitaj, same kiel pasintjare, kun tamen realaj kostoj kaj sen efektivaj enspezoj: precipe suferos UEA, pro manko de kongreskotizoj, makleroj el loĝiga servo, debitado de libroservo ktp.

La hikikomora generacio siaflanke insistas pri retkunvenoj: oni eĉ ne atendis la informon pri la nuligo de Internacia Junulara Festivalo dum Pasko en Italio, por anonci samdatan “Retoson”; iom riske, ĉar se ĝi fiaskus, ne eblus disklami ke “Ni volas ke grandaj retaj eventoj fariĝu natura parto de nia komunumo”.

Pli pozitiva ŝajnas la situacio sur la fronto de la kulturcentroj: Kultura Centro Esperantista anoncis kvin transnaciajn aranĝojn inter aprilo kaj aŭgusto 2021, kaj almenaŭ kvar el ili okazos reale, laŭ la nombro da aliĝintoj (eĉ pli granda ol kutime), se registaroj ne dekretos la fermon de la landlimoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.