Tago de la Gepatra Lingvo: tri sloganoj

HeKo 324 3-A, 21 feb 07

Hodiaŭ estas la Tago de la Gepatra Lingvo. Nu, ĝi estas certagrade ankaŭ la tago de la denaskaj esperantistoj. Bona okazo por proponi tri sloganojn kaj komentarii ilin.

“Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio”.
Ni donas la prioritaton al la lingvo, al lingvo kiu eventuale ne estas la oficiala, nome la idiomo per kiu la ŝtato parolas al ni kaj postulas esti alparolata. Eblas ke la gepatra lingvo ne estas tiu idiomo. Eblas ankaŭ, ke la subjekto libere elektas alian por esprimi sian identecon.

“Nenies lingvo estas malamika al mi, sed nur ĝia altrudanto kontraŭ mia volo”.
La konflikto inter la gepatra lingvo (se ĝi estas minoritata) kaj la majoritata lingvo fontas el ribelo kontraŭ altrudo. Defendo estas jure pravigebla nur se ekzistas atako.

“Ŝirmi sian lingvon kaj sian kulturon ne kontraŭ sed ankaŭ per alies lingvoj kaj kulturoj”.
Alivorte: la fremdaj lingvoj povas esti resurso, faktoro de kresko, elemento de maturiĝo en la gepatra lingvo mem, kiel komunikilo kaj kiel identigilo.

Se mia gepatra lingvo estas esperanto, mia loko estas kun tiuj kiuj vidas en ĝi ankaŭ identigilon.

Se nenies lingvo estas principe malamika, mia loko ne estas kun tiuj kiuj apriore vidas en la angla lingvo malamikon.

Se mia gepatra lingvo estas esperanto, des pli mi bezonas lerni aliajn lingvojn por firmigi mian esperantan identecon tra pli kaj pli transnacia kulturo.

Konkludo: se mi estas denaska esperantisto, mi nature inklinas al raŭmismo – la sola alternativo estus milda skizofrenio.

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.