Tagordo de la Foruma sesio, 29 decembro 2025

HeKo 898 2-C, 20 dec 25

La Konsulino komunikas la tagordon de la ordinara Foruma sesio, kiu disvolviĝos en Lombardio, 29 decembro 2025, ekde 9h30.

1) Komunikoj de la Konsulino (art. 9, par. 2).
2) Raporto de la paktintoj.
3) Aliĝoj, eksiĝoj, eksigoj ĉe la Pakto (du aliĝoj, kvar suspendoj).
4) Amendoj Comincini al direktivo Mühlemann (LF).
5) Reglamento aldone al la amendita direktivo Mühlemann (LF).
6) Direktivo Barikumutima pri aliĝoj al la Pakto (AEI + HdE).
7) Rezolucio Dekeŭnink-Silfer pri datenprotekto (HdE).
8) Rezolucio Piccinini pri la Oka de Marto (FEM).
9) Diversaj kaj eventualaj (art. 9, par. 3).
 

— Unua Vickonsulo

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.