Teatro, Chomsky, kristaloj en aŭgusto 2021

HeKo 752 4-B, 16 jan 21

La historio de la esperanta kulturo, kun aparta atento pri teatro, estas la studobjekto de la institucia parto en la programo de la Esperantologia Fakultato de Kultura Centro Esperantista, 10-15 aŭgusto 2021 (alveno la 9an): tiun kurson gvidos la plej grava el niaj vivantaj dramverkistoj, c-ano Giorgio Silfer. Junaj akademiuloj gvidos la monografiajn partojn: gec-anoj Alessio Giordano kaj Jordan (epicena nomo) Aikins.

Alessio Giordano, sekretario de Itala Interlingvistika Centro, doktoriĝos pri lingvistiko ĉe la universitato de Pavio (Italio): li speciale interesiĝas pri neŭrolingvistiko. En KCE li gvidos kurson pri la verkaro de Noam Chomsky.

Jordan Aikins, magistro pri lingvoj el Britio, surprizos la kursanaron per lekcioj pri la rilatoj inter lingvoj kaj koloroj, precipe inter lingvoj kaj kristaloj. Ĉu esperanto vere estas verda? Ŝajnas ke ne, laŭ la kristalo kiu rilatas al ĝi. Kaj kial? Ĉu estas eĉ ia terapia utilo (multaj esperantistoj ja bezonus…)?

Probable temos pri la lasta Esperantologia Fakultato: ekde 2022 ĝin anstataŭos la planataj kursoj de la Esplora Instituto pri Esperantologio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.