TEJO diskutas deklaron pri Israelo kaj Hamas

HeKo 897 10-A, 19 dec 25

En TEJO daŭras diskuto pri deklaro kondamnanta la agojn de la israela registaro kaj de la islamisma organizaĵo Hamas, baldaŭ submetota al voĉdono en la Komitato. La interna procedo antaŭvidas minimumajn tempolimojn de naŭ tagoj por la debata fazo kaj sep tagoj por la voĉdona fazo; ĝis nun la Komitato ankoraŭ ne intervenis por fermi la debaton, fakte jam silentan de kelkaj tagoj.

La propono estis prezentita de ses landaj sekcioj kaj estas subskribita ankaŭ de la TEJO-Estraro, krom dek tri individuaj proponintoj. Inter ili troviĝas senatano (c-ano Alessio Giordano), kio donas al la iniciato apartan signifon, konsiderante ke baldaŭ la Senato devos esprimi sin pri la rezolucio Kagina-Bartek.

La teksto de la deklaro emfazas la distingon inter politika neŭtraleco kaj morala indiferento, argumentante ke neŭtraleco ne povas servi kiel preteksto por silento fronte al gravaj malrespektoj de homaj rajtoj. En la dispozicia parto, la propono enhavas tri ĉefajn punktojn: oficiala kondamno pri la agoj de la israela registaro kaj solidareco al la palestina popolo; solidareco al israelaj civiluloj viktimigitaj de diskriminacio kaj de la terorismaj atakoj de Hamas; kaj kondamno pri la malrespekto al internacia juro, kun kritiko al registaroj restantaj inertaj aŭ indiferentaj.

La voĉdono en la Komitato estas atendata post la fino de la procedaj tempolimoj, krom se interveno okazos dum la daŭranta debato.

— Giacomo Comincini

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.