TEJO nek aŭtocefala nek finance sekura

HeKo 826 7-A, 23 nov 23

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo travivis preskaŭ dudek jarojn (inkluzive de la mondmilitaj) en heteronoma sendependeco: post komenca paternalisma fazo (lernejanoj plus instruistoj) ĝi liberiĝis el ŝajna “oldula kuratelo” en la 1950aj por eniri la longan fazon de junulara sekcio de UEA, sen jura personeco. La juran personecon TEJO atingis en la nuna jarcento, sed sen plena sendependeco: eĉ la ĉefa periodaĵo, “Kontakto”, daŭre ne apartenas al TEJO.

En tiu procezo la Junulara fariĝis aŭtonoma, sed ne jam aŭtocefala: vidu en HeKo 692 7-A. Eĉ la fervojista movado statas jure pli bone. La batalon por la (malkompleta) sendependeco stimulis la ekonomiaj cirkonstancoj, nome la aŭtonoma financiĝo ĉe instancoj de Eŭropa Unio (kun kulturpolitike dependa profilo, vidu la TEJO-deklaron pri la interslava milito, diverĝan el tiu de UEA).

Krom tiu kulturpolitika dependo (komuna al ĉiuj junularaj NROj melkantaj ĉe EU), la situacio evoluis al financa kaj homa malsekurecoj. TEJO produktadas nestabilajn laborpostenojn, kiuj laŭ la taktiko de la eŭropaj institucioj (kaj kelkaj membroŝtatoj, unuavice Francio) kamuflas la junularan senlaborecon kaj translokas junajn homajn resursojn de oriento al okcidento, precipe.

Publike fieras la nuna prezidanto de TEJO, Tyron Surmon: “Ni estas organizo kun sep plentempaj laborantoj kaj buĝeto de ducentmilo da eŭroj jare”. Sed li ankaŭ realismas: “Ni daŭre dependiĝas de volontulaj homfortoj por fari taskojn kiuj multe pli taŭgas por dediĉitaj oficistoj, malgraŭ nia drasta kreskiĝo dum la pasintaj jaroj. La trakto de ĉiutagaj pagoj estas unu afero, sed ankaŭ estas librotenado, kaj kontraktoj, kaj preparado de financaj dokumentoj, kaj kompreno de la leĝo en Nederlando, kaj aliaj ĉiutagaĵoj”.

Fine sed ne fone, la damokla glavo de ne renovigota subvenciado, kiel jam okazis foje. Do, nek aŭtocefala, nek finance sekura, kun maksimume unujaraj laborkontraktoj kies longigo tute ne estas aŭtomata. Nek aŭtocefala nek finance sekura, ene de la vakaj oficejoj de Nieuwe Binnenweg 176, kvazaŭ ĉiam lastjare en Marienbado, sed kun ĉiujare nova EU-burokrato reganta la misteran alumet-ludon. Kion fari do?

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.