Tonkin rifuzis honoran membrecon

HeKo 365 9-A, 21 aug 08

Literatura Akademio de Esperanto, fondita en Roterdamo dum la lasta UK tuj post la malfondo de Esperantlingva Verkista Asocio, proponis kelkajn personojn por la honora membreco: inter ili estas prof. d-ro Humphrey Tonkin, estro de la literatura sekcio de la Akademio de Esperanto. La plena informo aperis en la kongresa ĵurnaleto.

Prof. Tonkin ĵus petis, ke lia nomo estu forigita el la listo de kandidatoj por honora membreco, kun la espero ke tio forprenos eĉ la ŝajnon de interesokonflikto en lia rolo kiel gvidanto de la literatura sekcio de AdE.

Intertempe, pro interveno ĝuste de Humphrey Tonkin, “Literatura Akademio de Esperanto” fariĝis “Akademio Literatura de Esperanto”, laŭ individua decido de ties prezidanto, d-ro Mauro Nervi. En la statuto de la nova akademio tamen restis la nomo aprobita de la fondintoj. Ĝis nun AdE ne decidis ĉu tiu nova (?) nomo kontentigas ĝin, nome evitas duoblaĵon kun “Akademio de Esperanto”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.