Tre aktuala neologismo: kakistokratio

HeKo 844 9-A, 2 sep 24

Laŭ la 15a Regulo de la Fundamento eblas enkonduki vorton kiun naskis la deksepa jarcento kaj Vikipedio jam registras en esperanto: kakistokratio.

Por klarigi la uzon mi bezonas komparon ene de la itala politiko. Se en Lombardio socie aktivas tri fratoj, la pli lertaj gvidas la firmaon de la familio, kaj la plej mallerta fariĝos la urbestro de sia civito; se la tri fratoj (eble eĉ kvin aŭ ses) socie aktivas en Sicilio, la plej lerta fariĝos la urbestro. Tial la politika klaso en la sudo estas ĝenerale pli preparita ol en la nordo, kie interalie la plejmulto havas sciencan diplomon, dum en la sudo unu doktoro el tri estas juristo. Evidente en Lombardio la ekonomia povo gravas per si mem, dum en la profunda sudo necesas la financado de la publikaj instancoj, kaj tie politikistoj decidas.

Kiam ankoraŭ funkciis la tradiciaj partioj, eblis ankaŭ selektoj antaŭ ol elektoj. Ĝenerale ankaŭ la plej kompetentaj sukcesis fariĝi administrantoj de civito, provinco, regiono, malgraŭ la influo de familioj kaj lobioj, kiuj certigis postenojn al la siaj.

La situacio degeneris post la falo de la Berlina muro,  iom post iom en okcidento kaj nordo, pli rapide en oriento kaj sudo. Longe for de la aristotelaj difinoj pri aristokratio kaj demokratio, kaj kun monopoloj kamuflitaj per oligopoloj, en Eŭropo kaj ekster ĝi progresis jen diktaturoj jen kakistokratioj, kun la konsekvenca regado de malpli preparita politika klaso.

Tiu degenero evoluis, pli singulte ol kontinue, ankaŭ en la esperanta movadaro. En plej riska situacio troviĝas la Junulara, ĉar oni ne povas pretendi administran kompetenton de tre junaj homoj, kiuj cetere posteniĝas nur por dek du monatoj; kaj tamen ili devas zorgi pri granda spezaro, dependa de EU-subvencioj. Sed la problemo estas ĝenerala en la neregistaraj organizoj.

Kontraŭ tiu degenero ŝirmas sin la Esperanta Civito, kies investoj estas precipe en la homoj: por pagi al ili la partoprenon ne en kongresoj, sed en trejnado de kadroj. Investi en la homoj estu nia prioritato ankaŭ por la venonta parlamenta mandato. Nia mikrosocio ne estu tiel naŭza kiel la makrosocio.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.