UK-numero de Heroldo

HeKo 366 5-B, 27 aug 08

Kiel kutime “Heroldo de Esperanto” situas en la unua vico por raporti pri la Universala Kongreso, danke al sia aperofteco. La numero 2125 estas dediĉita al la du ĉefaj eventoj en la UK-semajno: la kongreso mem en Roterdamo kaj la parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Bruselo. Kun ambigua aludo en la frunta titolo: “la stelo de l” najbaro estas ĉiam pli verda”…

La unua paĝo enhavas la tekston de la referencaj dokumentoj (salutmesaĝo el Unesko, kongresa rezolucio), intervjuon al prezidanto Probal Dasgupta, informojn pri la plej gravaj decidoj en Roterdamo kaj pri la plej gravaj en Bruselo. La internaj paĝoj okupiĝas nur pri UK: ili spegulas la problemojn kaj la kritikojn en la kongreso, tamen sen la amara tono kiu karakterizas, ekzemple, la raporteton de s-ro Zlatko Tiŝljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unuiĝo. Iom da akreco aperas ne pro la organizaj fuŝoj, sed pro politikaj decidoj en UK.

La numeron redaktis sen. Dieter Rooke, korespondanto de HdE en Roterdamo. Li realigis ankaŭ grandan parton de la posta numero, kun raportoj el aliaj kongresoj kaj aranĝoj, en aŭgusto 2008. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.