Unu UEA-ano el naŭ ne superas 35 jarojn

HeKo 681 9-A, 13 jun 18

La ĵus diskonigita estrara raporto pri 2017 konturigas pli precize la internan situacion de Universala Esperanto-Asocio.
“En 2017 UEA havis 4.501 individuajn membrojn (IM), t.e. 136 pli ol en 2016. La kresko tamen preskaŭ nur okazis pro fondaĵo Canuto, per kiu oni membrigis 437 personojn (348 en 2016, 712 en 2015). La nombro de jarkotizantoj nur kresketis, de 3080 al 3117. Daŭris ŝrumpado ĉe la grava membrokategorio MA. La tuta membraro (AM + IM) estis sume 13.071 membroj (+17). El ĉiuj IM de UEA, 505 estis junaj (+152). La kresko grandparte okazis pro la altigo de la TEJO-aĝo”. Tio signifas ke la proporcio inter TEJO- kaj UEA-membroj ŝanĝiĝis de unu el dek ĝis unu el naŭ: nur unu el naŭ membroj ne superas la 35an aĝjaron.
Laŭ la raporto, “la kostoj (elspezoj) estis signife malpli ol buĝetite, ĉefe danke al ŝparoj ĉe la Oficejo (€ 29.000) kaj ĉe Movada Evoluigo (€ 22.000) – la suma ŝparo estis pli ol € 50.000. Tamen daŭris negativaj evoluoj ĉe la rimeda (enspeza) flanko. Kotizoj alportis 50.000 malpli ol buĝetite, kongreskotizoj 19.000 malpli, kaj rento pro diversaj investoj 40.000 malpli ol buĝetite. Krome la plano enspezi pli per ekstermovadaj subvencioj estis sukcesa nur en rilato al la Volontula Domo, lasante truon de 90.000 eŭroj ĉe la Rimedoj”. Pri ĉi-lasta fiasko la estrara raporto oblikve akuzas la hungaran eksdirektorinon: “unu el la ĉefaj iniciatoj de Veronika Poór kiel ĝenerala direktoro”. El tio rezultis la jam konata deficito en 2017 de ĉ. 160.000 eŭroj.
La estrara raporto dampas la tragikecon de la financa situacio: “Daŭre venas al UEA donacoj kaj heredaĵoj en diversaj grandecoj, kiujn ĝi uzas por financi movadan evoluigon tra siaj fondaĵoj”. Tamen ĝi agnoskas ke “la deficito ĉefe montras malekvilibron inter la administra pezo de la Asocio kaj ĝia kapablo enspezi per kotizoj kaj servoj”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.