Unua Kapitula kunsido dum la mandato 2025-29

HeKo 869 8-C, 7 apr 25

Unua kunsido de la Kapitulo, hodiaŭ en Ĉaŭdefono kun la eblo de telematika partopreno, sub la prezido de konsulino Lorena Bellotti. La tagordo estas pli densa ol kutime, ĉar dum la lastaj tri monatoj akumuliĝis aferoj kaj proponoj.

Aparte riĉa estas la menuo por la nova vickonsula delego pri bibliotekoj, arkivoj kaj registro: sen. Rubeno Fernández laboras plej atente kaj skrupule en la nova instanco, kiu okupiĝas interalie pri sekureco, kongrese kaj cibernetike.

La Konsulino komunikos informon pri la Unua Vickonsulo kaj eble sian decidon pri kunvoko de la venonta parlamenta sesio, invitita al Bujumburo kadre de la unua Esperanta Konferenco en Afriko. La opozicio favoras, kune kun la afrikaj paktintoj, kompreneble.

La vickonsulo pri internaj aferoj raportos pri la Registra Instanco kaj la stato de la legacioj, dum la vickonsulo pri financoj pri la stato de la apliko de direktivo Maĝarova.

La vickonsulo pri informado entagordigis la preparon de etnolingvaj variantoj en la oficiala retejo de la Esperanta Civito, kaj la priskribojn de ĉi-lasta en diversaj informejoj. Tiu pri klerigado klarigos la planatan telematikan petskribon pri la esperanta civitaneco kaj la preskaŭ pretan reformon de direktivo Muhlemann, por kiu la opinio de la Asembleo de KCE (al kiu estas adjudikita la administrado de la lingvotesta sistemo) estas necesa, kvankam ne devontiga.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.