Unua kunsido de la KEF-komitato

HeKo 747 8-B, 17 nov 20

La organiza komitato de Kultura Esperanto-Festivalo en 2022 havis hieraŭ sian unuan parte fizikan kaj parte virtualan kunsidon, kunvokitan de c-ano Manuela Blanco. Partoprenis ŝi kaj gec-anoj Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, kun s-ro Vincent Chatagny (tri en Svislando kaj unu en Hispanio). Senkulpiĝis gec-anoj Ariele Baldrati, Alessio Giordano, Abasi Nshimirimana (studokupoj), Perla Martinelli (malsano). Ne estis kunvokitaj ankaŭ aliaj helpantoj, kiuj efektive aktivos nur dum KEF, kiel f-ino Annina Naeder, fotisto.

La kunsido traktis proponojn por la programo, kun provizora listo de invitindaj geartistoj, kaj aldone programeroj ne specife podiaj; krome la inviteblaj neesperantistoj, ĉar KEF proponos sin parte ankaŭ al neesperantista publiko (laŭ konsilo de TEJO-vicprezidanto).

Pro la malcerteco pri eventualaj distancoj truditaj de la kontraŭpandemiaj normoj (espereble ne plu validaj) ekestis la orientiĝo lui festivalejon, kiu estas multe pli vasta ol la atendata publiko (inter kvindek kaj cent personoj).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.