Unua Meksika Esperantologia Tago

HeKo 349 7-B, 8 apr 08

Meksika Esperanto-Federacio kaj Kultura Centro Esperantista invitas al la unua Meksika Esperantologia Tago, kiu okazos ĉe la sidejo de MEF en Meksikurbo sabaton la 26an de aprilo 2008, laŭ la sekva horaro: 10h00-14h00, manĝopaŭzo ĉe la plej proksima restoracieto, 15h00-19h00. 

La adreso de MEF estas: Relaciones Exteriores 24, Col. Federal, Deleg. V. Carranza, MX-15700 México, DF. Metrostacio: Gómez Farías. Estas oportune anonci sin ĉe la gvidontino de la Esperantologia Tago: sen. d-ino Perla Martinelli, rete redperla ĉe esperantio.net 

La partoprenantoj en la koresponda preparkurso de KCE bonvolu kunporti la ricevitajn lecionojn. Surloke ĉiuj (kursanoj kaj nekursanoj) ricevos specifan studmaterialon. La studmaterialo estas senpaga por MEF-anoj (aliĝo en 2007) kaj/aŭ por personoj kiuj havas la esperantan civitanecon. La instruado mem estas senpaga por ĉiuj, danke al la sinergioj en la Pakto por la Esperanta Civito. Laŭ la teknologia ebleco, oni spektos antologion pri esperanto en kino, kaj aŭskultos krestomation pri la esperanto-kanzono 1938-1988.

La Esperantologia Tago specife enfokusiĝos pri la unua kaj dua periodoj de la historio de nia lingvo, literature kaj sociologie. 

Koran bonvenon al ĉi tiu iniciato! 

Luís Raudón Uribe, MEF-prezidanto
Perla Martinelli, KCE-prezidanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.