Unua "verda ĵaŭdo" post la somera paŭzo en Malago

HeKo 846 1-B, 13 sep 24

Post la somera paŭzo la naturamika Esperanto-Domo rekomencis hieraŭ siajn “verdajn ĵaŭdojn”, la solajn regulajn renkontojn de esperantistoj en Malago. Interalie ĝi gratulis la Vickonsulon, okaze de lia hodiaŭa 75-jariĝo.

La ĉeestantoj, membroj de Esperanta Naturamikaro, diskutis pri la ŝanco inviti al Andaluzio la inaŭguran sesion de la Parlamento de la Esperanta Civito. Tre digna kurio estas trovebla, kaj distra programo estas aranĝebla, en formo de renkonto kun la hispana kulturo. La evento okupus la lastan semajnfinon de marto 2025, plus la tuj sekvan lundon.

C-ano Giorgio Silfer anoncis ke li ne oficos dum plia parlamenta mandato, kvankam la amendo de la Konstitucio en 2017 eliminis la klaŭzon de aĝlimo. Li restos je dispono por delego en la Kapitulo, se la nova Konsulo deziros liajn servojn, specife pri financoj, kaj se tio kongruos kun la normoj de Lex Adiutoria (pri intereskonfliktoj).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.