Sabaton la 1an de februaro 2025 la reprezentantoj de tri insuloj (Granda Kanario, Tenerifo, Gomero) de la kanaria insularo kunvenis por inaŭguri kulturan ponton, kiu certe estos konservata en la estonteco.
Startante de la parko San Telmo, la grupo vizitis la historiajn lokojn de La Palmoj per ĉiĉeronado de lokaj esperantistoj, kiuj prezentis la riĉan heredaĵon de la urbo. Post kafo ĉe la placo, la tagmanĝo estis vigligata de interesa babilado en plena esperanta etoso. Aparte aprezita estis la interŝanĝo de donacoj, kio, kiel kutime en Esperantio, konsistis ĉefe en libroj kaj revuoj.
Tiaj renkontoj ne nur plifortigas la kunlaboron inter la insuloj, sed ankaŭ kontribuas al la disvastigo de esperanto en la regiono, kio vekis ĉe la partoprenintoj grandan entuziasmon. La kultura ponto inter la kanariaj insuloj malfermas novan ĉapitron ĉe la tiea esperanta komunumo post la grava aktiveco de Juan Régulo Pérez kaj Eldonejo Stafeto en La Laguna. La evoluo de tiuj rilatoj estas rigardata kun granda intereso de nia konsorcio.
(lB)