Verdaj Ĵaŭdoj aŭtune ĉe la naturamika Esperanto-Domo

HeKo 847 5-B, 4 okt 24

Hieraŭ disvolviĝis la unua Verda Ĵaŭdo de oktobro 2024 ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Unuafoje ĝi estis partoprenebla ankaŭ per skajpo: tion profitis verkistino, Laure Patas d’Illiers el Parizo, ĉar oni babile raportis pri la lasta mondkongreso de PEN Internacia. Esperanta Naturamikaro aparte interesiĝas pri tio, pro la kunorganizado de literatura krozado sur la okcidenta Mediteraneo.

Pri la krozado diskutos la Formiketoj (organiza teamo de la NaturAmika KulturSemajno en Katalunio) en sia hodiaŭa kunsido. Dum la Verda Ĵaŭdo estis precipe demandoj kaj respondoj pri la historio de PEN, kaj la rolo kiun ludis en ĝi gravaj renkontoj en Iberio (Santiago 1993, Barcelono 1996).

La duonmonata Verda Ĵaŭdo ree okazos 17 oktobro 2024 samloke: oni parolos precipe pri la tre baldaŭa NAKSE en Toso-de-Maro.

La posta disvolviĝos 7 novembro 2024 kun gastoj el Ameriko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.