La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Malago (Hispanio) la 10an de oktobro 2005,
diskutinte
la konkluda unuaniman raporton de la esplorkomisiono pri la polaj eventoj, starigita laŭ la art. 29 kaj sekvaj de la senata reglamento;
aprobas
la raporton post danko kaj gratulo al la komisiono kaj precipe al ĝia kunordiganto, sen. Bertil Nilsson, kaj kun la peto aldoni al la aneksaĵoj ĉiujn dokumentojn kiuj estas aluditaj aŭ menciitaj en la raporto mem;
decidas
ke la raporto kaj ĝiaj aneksaĵoj estu publikaj;
gratulas
al Pola Esperanto-Asocio pro la kuraĝo agnoski la historian veron, per la formala pardonpeto al kaj la rehabilitigo de la viktimoj, unuavice d-ro Jerzy Leyk, en majo 2005.
(aprobita de la Senato la 10an de oktobro 2005)
La aneksaĵoj pri SAT aperis en la numero 222 de “Literatura Foiro”
La aneksaĵoj pri la ceteraj eventoj estas ĉe la Kortumo de la Esperanta Civito
La tasko de la komisiono
La tasko de la nuna esplorkomisiono starigita laŭ la artikoloj 29 kaj sekvaj de la senata reglamento, estas laŭpove respondi al la sekvaj demandoj:
- kio efektive okazis en la pola Esperantio inter 1984 kaj 1988, lige kun la suspendo de la gvidaj instancoj de PEA, la bloka demisio de la LKK de la Varsovia UK, la malinvito al la SAT-kongreso?
- kiuj rilatoj kaj respondecoj ekzistis ekster Pollando, konekse al la menciitaj polaj eventoj?
Politikaj kondiĉoj en Pollando dum la “polaj eventoj”
Staranta sub minaco de invado en Pollandon fare de la aliaj ŝtatoj de la Varsovia Pakto, la pola armeo en 1981 sub komando de generalo Jaruzelski faris militistan puĉon kaj deklaris militan staton. Oficiale la milita stato daŭris de 13 decembro 1981 ĝis 22 julio 1983. Malgraŭ ke la milita stato formale finiĝis en 1983, la unuaj politikaj manovroj eblaj por opozicio komenciĝis nur en 1989. Sed pli funde la reĝimo ŝanĝiĝis nur en 1991 kiam la povo de komunistoj estis dividita kun Solidarnosc laŭ la kontrakto de la ronda tablo.
1985-10-17 la Departemento pri Soci-Administraj Aferoj likvidis la Ĉefan Konsilantaron kaj la Ĉefan Estraron de PEA kaj samtempe nomumis Provizoran Estraron. Tiu politika enmikso en la aferojn de PEA tamen havas antaŭhistorion.
En la tiel nomataj “polaj eventoj” ni povas distingi kvar eventojn:
- la elekto de komitatanoj al UEA en 1983,
- la eloficigo de la Ĉefa Konsilantaro kaj Ĉefa Estraro de PEA,
- la malfondiĝo de LKK kaj
- la malinvito de la SAT-kongreso.
La elekto de UEA-komitatanoj
Pri la unua okazaĵo ni kolektas informojn el intervjuo farita al Jerzy Leyk en “Monato” 1/87. Temas pri la elekto de A-komitatanoj al la komitato de UEA por 1983-86.
En majo 1983 PEA faris tiajn elektojn kaj s-roj W. Wesolowski, S. Swistak kaj A. Grzebowski ne estis elektitaj. Dum la Budapeŝta UK ili per rimedoj de Juventur faris pagon al UEA en la nomo de PEA.
Tamen, PEA ne estis informita pri tio nek konsentinta tion. PEA post UK nuligis tiun pagon kaj anstataŭe faris la laŭregulan pagon antaŭe konsentitan. Je sama tempo PEA informis UEA-n ke la tri sinjoroj ne estas elektitaj komitatanoj.
Poste s-ro Weslowski en letero al registaraj instancoj plendis asertante ke la estraro de PEA ilian komitatanecon en UEA rifuzis pro tio, ke ili estas membroj de la reganta partio en Pollando.
La eloficigo
La instanco, la Departemento pri Soci-Administraj Aferoj, kiu efektivigis la eloficigon, motivigis sian decidon jene:
“La Ĉefa Konsilantaro kaj Ĉefa Estraro de PEA agadis malkongrue kun la leĝo kaj statuto” en kvar manieroj:
- sen permeso aktivis ekonomie.
- sen permeso organizis internaciajn aranĝojn.
- malobservante leĝon organizis monkolekton.
- ne sufiĉe inspektadis la eldonagadon.
Tial la instanco ordonis al la nova provizora estraro jenon: ordigo de la administraciaj aferoj, akordigo de la agado de PEA kun la leĝaro, preparoj por la ŝanĝo de la statuto.
Ni povas jam tuj rimarki ke tia enmiksiĝo fare de aŭtoritato en civitanan rajton organiziĝi kaj elekti siajn proprajn reprezentantojn ne estus ebla en demokratia ŝtato. Tiusence la atentigo de Walter Zelazny, ke la eventoj ĝermis el la politika situacio estas trafa kaj esenca. Aliflanke, ne ekzistas indikoj, ke la iniciato por eksoficigi la PEA-instancojn origine estis politike motivita.
La eksoficigita estraro apelaciis kontraŭ la akuzoj kaj povis montri ke ĝi pri la tri unuaj punktoj havas validajn permesojn. Restis poste la akuzo ke la estraro neakcepteble toleris okazantajn en la asocio kontraŭleĝajn kaj kontraŭstatutajn aktivadojn.
En kio do konsistis tiuj aktivadoj? Laŭ Leyk tiuj konsistis el la aktivado de la entrepreno Esperantotur kaj la filio en Bydgoszcz kaj tion pruvis kontroloj de eksterasociaj instancoj. La motivoj de tiu aktivado estis privatprofitaj.
La instanco ne rekte faris politikajn akuzojn kontraŭ la gvidantaro de PEA, tamen en kontrolprotokolo de la registraj instancoj troviĝas politik-karakteraj riproĉoj.
Laŭ Leyk okazis provoj asigni al la eventoj politikan karakteron, kiun ili ne havas kaj li donas impreson, ke “motoroj” malantaŭ la eventoj volis doni al la eventoj politikan tuŝon. En intervjuo publikigita en “Monato” Jerzy Leyk kontestas tiujn akuzojn.
Malfondiĝo de LKK
1986-01-31 LKK konstatis ke ĝi ne plu havas eblecon prepari la kongreson kaj malfondis sin. Ili listigis ses kaŭzojn:
- La ĉefa estraro de PEA ne realigis sian parton de la laboro.
- La oficialaj kontaktoj inter LKK kaj la administraj instancoj estis haltigitaj.
- Ne okazis partatempa dungo de helpsekretario.
- Transdono de deciditaj financaj rimedoj al LKK ne okazis.
- Presilaro pruntedonita de UEA ne trapasis la doganinstancojn.
- Interkonsentitaj staĝrestadoj de LKK-anoj en Roterdamo ne okazis.
La malfonda dokumento finiĝas per la vortoj: “Ni estas pretaj retrakti nian engaĝitecon en la aferon kaze de radikalaj ŝanĝoj en la laborcirkonstancoj”.
La malinvito al SAT
1983-07-27 PEA invitis sep E-organzaĵojn kongresi aŭ konferenci en Pollando en 1987. La invito estis subskribita de D-ro Jerzy Leyk, prezidanto de PEA, kaj Stanislaw Swistak, vicprezidanto de PEA kaj prezidanto de la Komitato por la Jubilea Jaro en Pollando.
1985-10-17 la Plenumkomitato de SAT pro antaŭe ricevitaj novaĵoj maltrankvilas kaj sendas peton pri konfirmo al PEA.
La respondo de PEA estas datita 1986-01-24 kaj informas ke la provizoran inviton organizi vian Kongreson en Pollando en la 1987 jaro ni ne plu subtenas. La letero estas subskribita de Wlodzimierz Wesolowski, Prezidanto de la Estraro de PEA, kaj Stanislaw Swistak, prezidanto de la Komitato por la Jubilea Jaro en Pollando.
Artikolo publikigita en “Sennaciulo” kaj subskribita “Gvidantaro de Pola E-Asocio” klarigas la kaŭzojn. La publikaĵoj de SAT, precipe “Sennaciulo”, misprezentis kaj misfamigis Pollandon kaj aliajn socialismajn landojn.
La Plenumkomitato de SAT respondis, ke en “Sennaciulo” jam antaŭ la invito estis publikigitaj kaj kritikaj kaj favoraj artikoloj pri la socialismaj landoj, kaj pro sia principa supertendenca ideologio kaj principa apogo al esprimlibereco, demokrateco, respekto de opinioj kaj homaj rajtoj tiel estos ankaŭ estontece.
La sinteno de UEA
Kaj en “Sennaciulo” kaj en intervjuo al s-ro Barkoviĉ estas informo, ke UEA, kiu estis informita pri la malinvito, promesis klopodi por ke SAT tamen ricevu permeson kongresi en Pollando. Se tiaj klopodoj estis farataj, ili ne lasis spuron.
D-ro Giorgio Silfer atestas, ke li meze de novembro 1985 per telefona interparolo kun s-ino Barbara Despiney, estrarano de UEA, informiĝis, ke la estraro de UEA eksciis pri la eloficigo kaj komisarado de la PEA-estraro, longe antaŭ ol la informo atingos la publikon per “Literatura Foiro” n-ro 94 (decembro 1985).
Prof. Humphrey Tonkin, demandite pri la envolviĝo de UEA en la eventojn, plusendis la demandon al la nuna prezidanto de UEA, kiu siavice informis, ke UEA tute ne estis envolvita en la polaj eventoj kaj ke esploro de la arkivoj de UEA pri la afero estas neoportuna.
La nealireblo de la arkivoj de UEA malebligas al la komisiono per dokumentoj pruvi aŭ malpruvi informojn de bone informita persono, kiu volas konservi anonimecon, ke prof. Tonkin en 1986 renkontiĝis en la sidejo de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kun k-do Jozef Czyrek, membro de la Politika Buroo, reale la dua persono en la ŝtato laŭ la komunisma povo en tiama Pollando post generalo Jaruzelski.
Laŭ tiuj informoj en la renkontiĝo partoprenis s-ro Roman Dobrzynski, tiama prezidanto de PEA kaj s-ino Ewa Siurawska-Kuligowska, iama ĝenerala sekretario de PEA. Prof. Tonkin ricevis certigon de k-do Jozef Czyrek ke la pola registaro subvencios la kongreson, sekve interparoloj okazis kun la pola ministro pri Kulturo kaj Arto prof. Aleksander Krawczuk en lia kabineto, kiu subskribis la subvencion de la budĝeto de la Ministerio pri la Kulturo kaj Arto por organizi la Universalan Kongreson en Varsovio.
Konkludo
La polaj eventoj montras kvazaŭ paradigme du tendencojn kaj sintenojn, kiuj estas ennaskitaj en la esperantismo.
Unuflanke estas la ideo, ke Esperanto devas evoluigi tiun ni–senton, kiun Zamenhof nomis interna ideo. Ïi enhavas en si apogon al esprimlibereco, demokratecon, respekton al opinioj kaj homaj rajtoj.
Aliflanke troviĝas forta impulso prezenti Esperanton akceptebla al ĉiuj, ankaŭ kiam la kosto estas fermitaj okuloj al esprimlibereco, demokrateco, respekto al opinioj kaj homaj rajtoj.
Estas neeviteble, ke tiuj du kontraŭaj tendencoj de tempo al tempo kaŭzas tensiojn kaj eĉ konfliktojn, kiujn la esperanta komunumo devas lerni trakti en plej demokratia maniero. Kiel modelon oni povas elekti tiun metodon, kiun uzas demokratiaj ŝtatoj en kompareblaj situacioj.
La esenco de tiu metodo estas, ke la plimulto de la elektitaj reprezentantoj de la popolo en ¤iu aparta kazo decidas pri la sinteno kaj tiuj, kiuj ne apogas la plimulton formas grupon, kiu oponas en tia maniero, kiun la britoj kutimas nomi “la lojala opozicio de ŝia moŝto la reĝino”.
Tial ke intertempe la landa asocio de UEA formale rehabilitis la viktimojn de la polaj eventoj, unuavice d-ron Jerzy Leyk, en majo 2005, dum UEA mem spite agis tute alidirekten, kaj eĉ elektis s-rojn Andrzej Pettyn kaj Roman Dobrzynski honoraj membroj en julio 2005, ni deduktas ke la supra metodo ne estas aplikata interne de UEA.
Subskribis la raporton la membroj de la senata esplorkomisiono:
Bertil Nilsson, kunordiganto; Lidia Ligeza, Dieter Rooke, Walter Zelazny – por la majoritato; Nelly Holevitch – por la opozicio.