"La Ondo de Esperanto" daŭros nur kiel novaĵretejo
En majo 1991 aperis la proveldono de “La Ondo de Esperanto”, kaj ĝis aŭtuno 1997 ĝi aperis kiel dumonata soci-kultura revueto. En aŭtuno 1997 “La Ondo” iĝis ĉiumonata gazeto, ensorbinta la primovadan parton de “Ruslanda Esperantisto”. En 2007 estis lanĉita bitversio de “La Ondo” laŭ la pdf-normo, kaj dum dek jaroj kunekzistis la papera kaj reta formoj.