Internacia fotokonkurso

HeKo 331 5-A, 11 jun 07

Post naŭ sukcesaj konkursoj (1998–2006) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la deka Internacia Fotokonkurso. En la fotokonkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm.

La nova Estraro de UEA 2007-2010

HeKo 331 1-A, 6 jun 07

La nova Estraro de Universala Esperanto-Asocio konsistos el gesinjoroj Probal Dasgupta, prezidanto; Ranieri Clerici kaj Claude Nourmont, vicprezidantoj; Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario; Marija Beloševic (faka agado, informado, ktp), Loes Demmendaal (financo-administrado), Hori Jasuo (landa agado, edukado, kulturo), José Antonio Vergara (strategio, lingvopolitiko, movada evoluo, sci

La junia "Literatura Foiro" aperis

HeKo 330 9-B, 4 jun 07

Speciala rigardo al la literaturoj kaj la kinematografio en Eŭropo karakterizas la numeron 227 (junio 2007) de “Literatura Foiro”, kiel literatura revuo en esperanto la unusola  aperanta, kaj de pli ol 30 jaroj (jam la 38a). Tri libroj specife altiras la atenton, antaŭ ne longe esperantigitaj.

Mondaj bankoj kaj afrikaj fondusoj

HeKo 330 7-C, 2 jun 07

La Dua de Junio, naskotago por nia lingvo kaj datreveno de la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto, invitas al medito pri la evoluo de la esperanto-mondo. Mi okupiĝos pri unu specifa demando.

En la mondo akriĝas la kontrasto inter nordo kaj sudo. Kaj en Esperantio la kontrasto inter Eŭropo kaj Afriko sekvas la saman makrosocian paradigmon.

Solidareco al Marco Cappato

HeKo 330 5-C, 30 maj 07

Dimanĉon la 27an de majo la itala EU-parlamentano Marco Cappato kaj liaj kunlaborantoj estis agresitaj en Moskvo fare de ultranaciisma grupo. La parlamentano de la Radikala Partio, konata pro sia agado favore al esperanto, estis iranta kun delegacio kiu, sen flagoj kaj aliaj eksteraj signoj, volis liveri leteron al la urbestro de Moskvo.

Heroldo de Esperanto n-ro 6/2007

HeKo 330 4-B, 22 maj 07

La Tria Mondo estas en la fokuso de la unua paĝo de la sesa ĉi-jara numero de “Heroldo de Esperanto”. Post intervenoj de sen. Chamberline Nguefack kaj de d-ro Probal Daŝgupta, la gazeto komparas la strategiojn de UEA kaj de la Esperanta Civito en la Tria Mondo. En interna paĝo aperas komentarioj de c-anoj Gbeglo Koffi, Prince Henry Oguinye, Antoine Kouablan kaj de s-ro Jean Codjo.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.