La Konsulon akceptis 500 lernejanoj en Burundio
Per vigla kanto, kun afrika melodio kaj ritmo frapata sur la skribotabloj, la mezlernejanoj de Gasanda, provinco de Buriri, najbare de Rumonge, akceptis la Konsulon de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey, lundon la 18an de novembro 2013.