Elektita la oka Kortumo de la Pakto
La Forumo elektis hieraŭ en Milano per sekreta baloto la Kortumon de la Pakto por la Esperanta Civito, por la jarduo marto 2012 — marto 2014. El la ses kandidatoj por tri postenoj plej multe da voĉoj ricevis civitanoj Bertil Nilsson, Kep Enderby kaj Andrés Martín: ili estos la tri membroj de la Kortumo.