Greziljono urĝe bezonas investojn
En 2025 la renovigo de ĉiuj tegmentoj de nia Esperanto-bieno estis finita; sub nova tegmento, ni nun renovigu la internon de la kastelo kaj de la kromdomoj. La saman jaron, ni mendis gravan studon por la estonteco de la Kulturdomo celante pli da enspezoj kiuj permesos profesiigon de la administrado de eventoj kaj luadoj.