Literatura Foiro 340 frue ĉe la presejo
Literatura Foiro n-ro 340 (aprilo 2026) prezentas al siaj legantoj riĉan mozaikon el kontribuoj, kiuj mirinde kunligas historion, literaturon, muzikon kaj opiniojn, en la kunteksto de nia esperanta kulturo.
La numero malfermiĝas per lirikaĵo de Minosun, Senneĝa vintro, kiu paraleligas nostalgian vintran pejzaĝon el pasinteco kun frosta senviva nuntempo.