Aperis "Esperantista Tribuno" n-ro 21
Aperis la numero 21 de “Esperantista Tribuno”. La 24-paĝa bulteno de Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado estas dediĉita al la centjariĝo de Bulgara Esperanto-Asocio. La enkondukaj vortoj estas pri la fondinto de la domo d-ro Ivan Kirĉev kaj pri la ĵus aperinta libro dediĉita al li.