Kataluna premiero de "Albaniva" en Sabadelo
Unuan fojon kataluna esperantlingva publiko renkontiĝis kun kamiŝibajo, enkondukita en nian literaturon kiel novan teatran ĝenron fare de Giorgio Silfer, danke al la kataluna premiero de lia verko “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj” hieraŭ vespere ĉe la bela sidejo de la invitinta Esperanto-Centro en Sabadelo.