Ĉu en UEA ĉesis la silento pri Gaza?
Komitatano Rob Moerbeck dissendis al sia kolegaro en la Universala paroladon de la nederlanda eksministro Jan Pronk, pri kiu evidente li konsentas, invitante al sidprotestoj pro genocido en Gaza.
Komitatano Rob Moerbeck dissendis al sia kolegaro en la Universala paroladon de la nederlanda eksministro Jan Pronk, pri kiu evidente li konsentas, invitante al sidprotestoj pro genocido en Gaza.
La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) kunsidos 9 novembro 2025 en Belinzono, kie rezidas la honora prezidanto de la kooperativo, d-ro Tazio Carlevaro: ĉefa temo estos la situacio de la produktado, kie anonciĝas interalie nova produkto, nome relanĉo de “Esperanta Sogazeto” (ESG) en 2026, sed kiel podkasto.
Esplora Instituto de Esperantologio proponas du kursojn en sia programo por la akademia jaro 2026/27, kiu ekos en aŭgusto 2026 per tutsemajna lekciaro en reala ĉeesto, ĉe la Helvetia Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista, kaj daŭros telematike dum tuta semestro ĝis la fino de decembro.
Por la dua jaro Kultura Centro Esperantista organizos esperantan legorondon en Neŭŝatelo, ĉe la biblioteko Bibliomonde en la tre centra strato de la Treille 5, unua etaĝo (bushaltejo St-Honoré): unuafoje en mardo, 28 oktobro 2025, je 17h45, sub la gvido de c-ano Alessio Giordano. Post la legorondoj okazas vespermanĝo ĉe krespejo, kun libera partopreno.
La Komitato de Esperanta Naturamikaro kunsidis en Malago sub la prezido de c-ano Carlos Spinola, vicprezidanto, kiu laŭstatute anstataŭas la prezidanton ĝis 12 februaro 2026, kiam la Asembleo elektos posteulon de Juan García del Río. Eblos partopreni la Asembleon fizike, per delego aŭ telematike, se frue petite.
Ricevinte komence de la jaro 2025 la tutan kolekton de Literatura Foiro, Ivan García, respondeculo de la retejo Bitarkivo, ĵus komunikis al ties vicĉefradaktoro ke probable jam dum la ĉi-jara novembro ĉiu numero de LF estos elskanita kaj gardata en interreta arkivo.
La Komitato de Esperanta Naturamikaro kunsidos ĉi-semajne en la naturamika Esperanto-Domo, sub la prezido de sia vicprezidanto c-ano Carlos Spinola, por trakti relative longan tagordon, kiu akumuliĝis pro la somera paŭzo.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hieraŭ hibride en Malago, sub la prezido de la Konsulino, d-ino Lorena Bellotti: en la tagordo reliefis la preparo de la Parlamenta sesio en Bujumburo, la dua ekster Eŭropo post 2017 — por la arĝenta jubileo de la unua sesio (Loklo, februaro 2002) estas invito al Svislando fine de julio 2026, ekzamenota de la Konsulino kun la grupest
Ĝis kioma grado la eldonejo kaj kopirajta posedanto (Sennacieca Asocio Tutmonda) konscias pri la lingvaj tendencoj kiuj karakterizas la teamon zorgantan pri la nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro, teamon gvidatan de Bertil Wennergren, aŭtoro de PoMEGo (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko)?
La pariteta ĉambro de la establoj, supera brako de la Civita parlamento, estas alvokita al diskuto pri la grava temo de aliĝebleco de establoj al la Pakto.
Laŭ invito de la dojeno de la Lingva Komitato mi ĵus faris ekskurseton en la redaktata nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro, kaj la unua impreso estas ke ne okazis multe da laboro; kio per si mem estus pozitiva, se la Duka varianto ne estus la reviziita kaj koruptita de la Gastona, konsekvence Duc Goninaz bezonus pli da ellaborado.
La jarkalkuloj de Esperanta Naturamikaro estis konstante deficitaj ĝis 2023, sed ekde 2024 oni rimarkis inversigon de tendenco, precipe danke al NaturAmika KulturSemajno en Katalunio kaj ĉi-jare ankaŭ la sukcesa Andaluza Esperanto-Rendevuo en Malago, kiu inkluzivis la Parlamentan sesion. Tiom ke ekde majo 2025 la kontosaldo estas konstante en pozitivo.